L' okulojn senfermajn al ŝi oni fermis, littolon sur ŝia vizaĝ' oni sternis, kaj ĉiuj, silente aŭ plore, ĝemspire, la ĉambron malĝojan forlasis forire. La lum', kiu tere en vazo flagretis. La ombron de l' lito sur muron alĵetis, kaj inter ĉi ombro vidiĝis sur muro en akra desegno la korpa konturo. Vekiĝis la tago. Je l' lum' matenfrua vekiĝis el dormo popolo milbrua, mallum' kaj mistero kontrastis plenforte kun lumo kaj vivo... Mi pensis senforte: ho Di' kiel sola oni restas postmorte Kaj ŝin oni ŝultre al templo ekspedis, kaj en la kapelo la ĉerkon demetis, ĉirkaŭis la palajn restaĵojn la briloj de flavaj kandeloj kaj nigraj drapiroj. L' animsonorilo forsonis. Al fino de preĝo alvenis maljuna avino. ŝi iris tra l' navo, la pordoj postknaris, kaj ree dezerta la templo nun staris. Pendolo horloĝa la tempon mezuris. dormemaj kandeloj krakete susuris, ho tiel malĝoje, timige, kortorde renkontis sin ĉio... Mi pensis senforte: ho Di', kiel sola oni restas postmorte. Ferlango de l' turo lamentis metale, adiaŭsalutis ŝin sentimentale, parencoj, amikoj en nigra ĉagreno ŝin sekvis en trupo al tomba ĝardeno. Por lasta, malvasta kaj frosta azilo la niĉon malluman jam faris fosilo, ŝin oni demetis, kaj kovris terŝute, kaj ĉiuj forlasis adiaŭsalute. Pioĉon tombisto surŝultren alĵetis kaj dum la foriro tradente kantetis. Eknoktis. Ekregis silento tombkorte. Dronante sub ombroj mi pensis senforte, ho Di' kiel sola oni restas postmorte. En noktoj longegaj de vintro glacia, dum skuas fenestrojn la vento vekria, kaj frapas la vitrojn la pluvo krudbate, pri l' povra knabino mi pensas kompate. Ĉar tie ja falas la pluv' eternflue, la vento de vintro atakas ŝin brue, dum kuŝo rigida en kav' humidmura, la ostoj glacias pro l' frosto terura. Dispolvos la polvo, transflugos animo? Aŭ ĉio nur koto, putraĵo kaj ŝlimo? Ne scias, nek povas mi diri pervorte, sed sentas mi naŭzon, funebron plenforte, ĉar trista kaj sola oni restas postmorte. |